|

La Kristana Eklezio de Kurselo estis fondita de Jacques Lemaire kaj lia edzino Danièle Bracq. Jacques Lemaire devenas de Pikardujo (Nordo de Francujo). Li lernis teologion en romkatolikaj seminarioj kaj deziris iĝi benediktana monaĥo. Li protestantiĝis kaj decidis kun sia edzino elmigri en Belgion. Tie ili fondis la eklezion. Ĝia triobla celo estas: prediki la evangelion, instrui la bibliajn doktrinojn kaj adori Dion laŭ la Nova Testamento. La unua Diservo okazis en ilia domo en Kurselo dimanĉe la 3an de februaro 1980. Sep plenkreskuloj kaj ses infanoj ĉeestis. Post kvar monatoj, la eklezio decidis lue preni unuan konstruaĵon, ĉar la ĉeestantoj en la Diservoj estis nombre de 16 . En 1982, la eklezio iĝis senprofita asocio. En 1985, la nombro duoblis kaj la eklezio estis trovenda novan konstruaĵon por pli ol 100 ĉeestantoj. Inter 1985 kaj 1996, la eklezio progresis pli malpli bone. Sed en 1996, io subite okazis. La Kristana Eklezio komencis sperti potencan spiritan vekiĝon, kiu daŭras ĝis nun. Nun la eklezio havas fortan viziton de la Sankta Spirito, kaj tio ĉi estas granda beno por ĝiaj membroj kaj multaj vizitantoj. La eklezio estas malfermita al ekstero. Ĝi regule akceptas belgajn kaj eksterlandajn predikistojn. Ĝi partumas ankaŭ en naciaj konferencoj por spirita vekiĝo en Belgio. La pastoro, lia edzino kaj aliaj eklezianoj ofte estas senditaj en Belgion kaj eksteren por prediko kaj instruado. De la mezo de la 1980aj jaroj, la eklezio plentempe salajras sian pastoron, kaj plurajn aliajn oficantojn. Ĝi ankaŭ salajras pastoron en Sigiŝoaro (Sighişoara-Rumanio), kie ĝi havas fratan eklezion, kiu estis fondita de la predikado de Jacques Lemaire en tiu ĉi lando. De 2003, la eklezio ankaŭ komencis biblian lernejon nomita “Kristana Instrua Centro”, franclingve “Centre de Formation Chrétienne”. La organizado de la Kristana Eklezio estas inter kongregacianismo kaj presbiteranismo. La eklezio deziras gardi sendependa statuto kaj ne kuniĝi kun iu el la diversaj protestantaj konfesioj. Tamen ĝi estas aktiva membro de la Belga Sinodo de Evangeliaj Eklezioj kaj de la Belga Federacio de Francparolantaj Evangeliaj Eklezioj. Ekde 2003, nia eklezio estas agnoskita de la belga Ŝtato kiel oficiala protestanta paroĥo. Ni fundamente kredas je la universala pastreco de ĉiuj kredantoj. La eklezianoj estas tre aktivaj kaj ofte kondukas Diservojn kaj organizas proprajn eventojn. Kelkaj inter ili regule estas invititaj por prediki en aliaj eklezioj, junulkampadoj kaj kristanaj konferencoj en Belgio kaj eksterlande (Argentino, Rumanio, Svislando, Francio). La Kristana Eklezio ne serĉas iĝi multnombra, sed ĝi celas fondi novajn ekleziojn en la regionoj, kie la mesaĝo de Jesuo ne sufiĉe estas predikata. Nur per la graco kaj la potenco de Dio, la eklezio provas trafi tiujn celojn.
|