Oficaro PDF Print E-mail
Written by Administrator   
Tuesday, 24 March 2009 11:48

 

Jacques Lemaire

Danièle Bracq

La Profetaro

Myriam De Vos & Elisa Lemaire

Pierre Demaude

Christophe Blomme

 

 


Jacques Lemaire

Jacques Lemaire

 

Jacques Lemaire studis la teologion en pluraj romkatolikaj seminarioj. Li estas instruisto de sistema teologio, agnoskita pro sia saĝeco,  sperto kaj  aŭtoritato. Pastoro Lemaire fondis la Kristana Eklezio de Kurselo. Ĝi estas protestanta evangelia komunumo, kiu interalie celas prepari eklezioficistojn. Lia eksterlanda laboro ebligis la kreon de dua eklezio en Sigiŝoaro (Sighişoara-Rumanio). Per sia predikado kaj instruado, li metas la necesegajn bibliajn fundamentojn por la spirita  kreskado kaj la sperto de la vekiĝo de la eklezioj.

 

Jacques Lemaire estas ŝatata de multaj komunumoj en Belgio pro sia ekvilibra kaj efika instruado pri la temo “La Kristano kaj la mono”. Li ankaŭ estas agnoskita pro sia laboro pri la sektoj. Li estas estrarano de la asocio “Vigi-Sectes” (Strasburgo – Francio), kiu kunigas francajn, germanajn, svisajn, belgajn, ktp teologojn kaj pastorojn. La celo de la asocio estas lukti kontraŭ la sektoj kaj helpi ties viktimojn.

 

Jacques Lemaire instruas ankaŭ Esperanton. Por vidi lian blogo, alklaku TIE ĈI aŭ la blogon de liaj lerlantoj TIE ĈI.

 

 

Danièle Bracq

 

Danièle Bracq

 

Danièle Bracq estas diplomita instruistino. Ŝi estas la edzino de Jacques Lemaire kaj fondis kun li la Kristanan Eklezion de Kurselo. Ŝi pastoras per kuraĝigo, praktika instruado kaj profetado. Ŝi estas ofte invitata de aliaj eklezioj kaj movadoj, en Belgio kaj eksterlande, por spiritaj konferencoj kun temoj kiel “la vekiĝo de la eklezio”, “la sanktoleado de la Sankta Spirito”, “la intimeco kun Dio”, ktp.

 

De pluraj jaroj, ŝi predikas en Rumanio kaj Argentino (Bonaero, Pentagonio kaj Entre Rioso), kie ŝi kuraĝigas kaj vekigas la ekleziojn per la potenco, kiun la Sankta Spirito aperigas en ŝia vivo.

 

 

0
1

 

La profetaro

 

En 2008, post misia vojaĝo en Ukraino, profeta oficaro naskiĝis. Ĉiuj ne estas profetoj en ĝi, sed ĉiuj sin devigis, por sin lasi uzi de la profeta Spirito. Certaj muzikas, aliaj kantas, aliaj propetas, predikas aŭ instruas; ĉiu praktikas diversajn spiritajn donacojn, kiujn ili akceptis de Dio. Samtempe, kiam la Sankta Spirito tuŝas la vivojn, aliaj aliĝas por kompletigi la taĉmenton per siaj respektivaj spiritaj donacoj, servadoj kaj oficojn. Tiu Profetaro celas edifi la eklezion kaj kontakti la perditojn kaj la kristanajn gejunulojn per la fajro de la spirita vekiĝo. Ili volas iri por disĉipligi ĉiujn naciojn. Kontaktu la francan retejon de la Profetaro.

 

 

Myriam De Vos

 

Myriam De Vos & Elisa Lemaire

 

Myriam estas flegisto kaj Elisa, instruisto. En 2008, ili komencis preĝotaĉmento, por subteni kaj helpi la fizikajn kaj spiritajn malsanulojn. Pluraj aliaj personoj venis poste, por fortigi la bazan taĉmenton. Se vi bezonas la preĝon por malsano aŭ spirita problemo, ne prokrastu kaj definu rendevuon kun Myriam. Skribu al ŝi : This e-mail address is being protected from spambots. You need JavaScript enabled to view it .

 

Myriam instruas ankaŭ la laŭdon en la Kristana Instrua Centro post pli ol dudekan sperton en la estrado de la laŭdo en la Kristana Asembleo kaj de la ĥoro en la eklezio.

 

Ekde pli ol dek jaroj, Elisa servas Dio per profetado kaj predikado. Ŝi regule estas invitata kiel predikanto en Belgio, interalie en la movado "Women's Aglow".

 

 

 

Pierre Demaude

 

Pierre Demaude estas licenciulo pri religiaj sciencoj. Li instruas la protestantan religion, la eklezihistorion kaj la historion de la eklezivekiĝoj en pluraj bibliaj kaj mezaj lernejoj. Pierre Demaude servas Dion per la predikado, la lernado, la kuraĝigo kaj la muziko. Liaj esploroj pri la spiritaj vekiĝoj de la pasintaj generacioj kondukis lin por instruado en pluraj lokoj : Belgio, Francio kaj Svislando.

 

Pierre Demaude arde serĉadas la spiritan vekiĝon, akompanata de konvertoj, mirakloj, mirindaĵoj kaj resanigoj, kiel en la Agoj de la Apostoloj. Inter la multaj temoj de lia intruado, oni trovas:  “la fido”, “la graco kaj la amo de la Patro”, “la mirakloj kaj la resanigoj”, “la vekiĝo”, ktp.

 

Pierre Demaude estas la kunordiganto de la komitato, kiu organizis la venon de frato Yun de Ĉinio je Pentekosto 2008.


 

 

Christophe Blomme

 

Christophe Blomme estas licenciulo pri traduko kaj teologio. Li instruas la ekzegezon kaj la bibliajn lingvojn. Li estas juna predikisto, kiu servas Dion per instruado, kuraĝigo kaj profetado.

 

Li sekvis spiritan kaj akademian kurson, kiu permesis al li teorie kaj praktike studi la  kristanan spiritecon kaj la mistikon. Per sia ofico, li helpas la serĉantajn kristanojn eniri en pli profundan spiritan sperton kaj sperti la plenecon de la Sanktan Spiriton.  Li ankaŭ praktike kaj teorie instruas pri la profeta donaco.

 

Alklaku TIE ĈI por viziti lian personan retejon.


Last Updated on Tuesday, 24 March 2009 18:18