|
Written by Administrator
|
|
Tuesday, 24 March 2009 12:00 |
Kristana Instrua Centro
La Kristana Instrua Centro proponas al la disĉiploj de Jesuo Kristo teologian kaj praktikan instruadon, kiu helpos ilin por eklezioficado kaj disvolvo de la vekiĝo. La lernejo estas senkonfesia. Ni kredas ke la eklezio – tiel kiel ĝi estas definita en la Nova Testamento – estas la plej bona rimedo por fari disĉiplojn en la tuta mondo por la Dia regno. La centro proponas du nivelojn de intruado. La nivelo A estas por tiuj, kiuj volas servi siajn lokajn ekleziojn, kiel laŭdestro, instruo de dimanĉolernejo, presbitero, diakono aŭ junulpastoro. La instruado daŭras du jarojn ĉiusabate de 10 ĝis 16 h. La nivelo B proponas instruadon al tiuj, kiuj estas vokitaj por la kvinobla oficaro : apostolo, profeto, evangeliisto, instruisto, pastoro. Tiu ĉi progamo daŭras tri jarojn ĉiusabate de 10 ĝis 16 h. Ĉiuj kursoj estas franclingvaj. Bonvolu vidi nian franclingvan TTTejon por la kondiĉoj de akcepto.
|
|
Last Updated on Tuesday, 24 March 2009 12:01 |